19 подписчиков
Eble mi bonŝancis: la buso estis preskaŭ plena, sed loko apud mi liberis. Se konsideri, ke en la vojo mi devos pasigi pli ol 9 horojn (plejparte nokte), tio donis al mi ian avantaĝon. Mi povis simple ripozi dum la tuta vojo duonkuŝante, ne aŭskultante la kutime tedajn najbarojn, kiuj dum similaj longdistancaj vojaĝoj ŝatas rakontadi iajn siajn eventojn, okazintaĵojn aŭ simple babili. La komencaj kilometroj de la vojo, kiam la buso veturis tra la urbaj stratoj, estis ne interesaj, des pli, ke la buso veturis tra la urbo ege malrapide...
7 месяцев назад