Antaŭ kelkaj tagoj mi konatiĝis en fejsbuko kun juna kaj aktiva esperantisto el Orienta Timoro, kies nomo estas Mateus kaj babilis kun li per Whatsap. Li estas 25 jaraĝa katoliko, ankoraŭ ne edziĝinta, havas 3 fratoj kaj 3 fratinoj kaj scias krom Esperanto la portugalan, hispanan, anglan, indonezian kaj tetum lingvojn. Esperantistiĝis en 2017 per projekto Duolingo. Ĉi jare li vizitis kaj active partoprenis UK en Torino (Italio). Ĝi estis lia dua UK. Antaŭe li vizitis UK en Lisbono (Portugalio) en 2018.
Loka Esperanto klubo nomiĝas "La tri lagoj" kaj estis fondita en 2013.
Mateus diris: “Mi ege ĝojis starigi kaj prezenti al aliaj esperantistoj nian esperantan movadon en Orienta Timoro. Estas granda plezuro por mi renkontiĝi kaj konatiĝi kun la novaj homoj.”
Iom pri la lando.
Sendependiĝis 20 Majo 2002
Orienta Timoro estas regno en Sudorienta Azio. La lando konsistas el la orienta duono de la insulo Timoro kaj la najbaraj insuloj Atauro kaj Jaco, kaj ankaŭ Oecussi-Ambeno, regiono tute ĉ