Anton Ĉeĥov (1860-1904)
De la stacio Bologoje ĉe la Nikolajeva fervojo, ekmoviĝas pasaĝertrajno. En unu el vagonoj de la dua klaso por fumantoj dormetas kvin pasaĝeroj, vualitaj per la envagona krepusko. Ili ĵus manĝetis kaj nun, apoginte sin al dorsoj de sidlokoj, penas ekdormi. Estas kvieto.
Malfermiĝas la pordo, kaj en la vagonon eniras alta, bastonaspekta figuro vestita en danda palto kaj rufa ĉapelo, tre simila al operetaj korespondantoj kaj raportistoj de Jules Verne. La figuro ekhaltas meze de la vagono, snufas kaj longtempe fermetas la okulojn rigardante al la benkoj.
– Ne, ankaŭ tiu estas malĝusta! – murmuras li. – Diablo scias kio estas tio!
Ja estas simple indigninde! Ne, ankaŭ ĝi ne estas tiu!
Unu el pasaĝeroj atente rigardas la figuron kaj eligas ĝojan ekkrion:
– Ivan Aleksejeviĉ! Per kia kaprico de la sorto? Ĉu estas vi?
La bastonaspekta Ivan Aleksejeviĉ ektremas, senkompreneme rigardas al la pasaĝero kaj, ekkoninte lin, ĝoje interfrapas la manojn.
– Ha! Pjotr Petroviĉ! – diras li. – Kiom da vintroj, kiom da someroj*!
Kaj mi ja ne sciis, ke vi veturas en tiu ĉi trajno.
– Ĉu vi fartas bone?
– Ne malbone. Sed jen, oĉjo, mi perdis mian vagonon kaj nun neniel povas ĝin trovi. Tia idiotego mi estas! Iu devus min vergi!
La bastonaspekta Ivan Aleksejeviĉ balanciĝas kaj hihias. Tiaj aferoj ja okazas! – daŭrigas li. – Eliris mi post la dua sonoro por trinki konjakon. Kaj mi ja ĝin trinkis. Nu, mi pensis, ĉar la sekva stacio malproksimis, eble mi drinku plian glaseton. Dum mi pensis kaj poste ĝin trinkis, oni sonorigis la trian fojon… mi, kiel frenezulo, kuras kaj ensaltas en la unuan apudan vagonon. Ĉu ne idiotego mi estas? Ĉu ne filo de kokino mi estas?**
– Tamen rimarkeblas, ke vi estas en gaja humoro, – diras Pjotr Petroviĉ,
– sidiĝu al ni! Honoron kaj sidlokon al vi!
– Ne, ne...mi iros serĉi mian vagonon! Adiaŭ!
– En obskuro vi ja povas fali de sur la vagonplatformo. Sidiĝu, kaj kiam ni atingos stacion, vi trovos vian vagonon. Sidiĝu!
Ivan Aleksejeviĉ suspiras kaj heziteme sidiĝas kontraŭ Pjotr Petroviĉ.
Li evidente estas ekscitita kaj moviĝas kvazaŭ sur pingloj.
– Kien vi veturas? – demandas Pjotr Petroviĉ.
– Ĉu mi? En spacon. Tia kaoso estas en mia kapo, ke mi mem ne komprenas, kien mi veturas. Veturigas la sorto, kaj mi veturas. Ha-ha… Karulo, ĉu vi vidis iam feliĉajn stultulojn? Ĉu, ne? Jen rigardu! Antaŭ vi estas la plej feliĉa el la mortemuloj! Jes! Ĉu nenio rimarkinda estas sur mia vizaĝo?
– Jes, rimarkeblas, ke vi iomete…
– Devas esti, ke mi nun havas terure stultan vizaĝon! Eh, domaĝe, ke ne estas spegulo, mi volus vidi mian muzelumon! Mi sentas, oĉjo, ke mi iĝas idioto.
Mian honorvorton! Ha-ha… Vi povas imagi al vi, mi geedziĝvojaĝas. Nu, ĉu mi ne estas filo de kokino?
– Ĉu vere, vi edziĝis?
– Hodiaŭ, mia kara! Post nuptiĝo ni tuj envagoniĝis.
Komenciĝas gratuloj kaj kutimaj demandoj.
– Tamen… – ridas Pjotr Petroviĉ. – Jen kial vi tiel elegante vestiĝis kiel dando.
– Jes, por plena iluzio mi eĉ per parfumo min ŝprucis. Ĝis la oreloj mergiĝis mi en vantaĵon! Estas nek zorgoj, nek pensoj, sed nur sola sento de io… diablo ĝin scias, kiel ja tion nomi… bonanimeco eble? Neniam ankoraŭ mi tiel bonege fartis!
Ivan Aleksejeviĉ fermas la okulojn kaj turnas la kapon tien-reen.
– Indigninde feliĉa mi estas – li diras. – Jes, vi mem juĝu. Mi iros tuj en mian vagonon.Tie sur la benko apud fenestro sidas estaĵo, kiu, oni povas tiel diri, per ĉiu sia ento estas sindona al vi. Tiu blondulineto kun nazeto... kun fingretoj… Animeto mia! Anĝelo mia! Tia nepriskribebla grajnaĵeto vi estas! Filoksero de mia animo***! Kaj ŝia krureto! Dio mia! La krureto tute ne similas al tiuj niaj kruregoj, ĝi estas tia miniatura, sorĉa… alegoria! Mi deziregus formanĝi tiun krureton! He, vi ja nenion komprenas! Vi ja estas materialistoj, vi ja komencas analizi, tion kaj jenon! Sekaj fraŭloj, kaj nenio plu! Jen kiam vi edziĝos, tiam vi ekmemoros min! Tiam vi diros, kie ja estas nun, Ivan Aleksejeviĉ? Jes, jen mi ekiros tuj en mian vagonon. Tie ja min oni atendas senpacience… oni antaŭĝuas mian aperon. Oni renkontos min kun rideto. Mi alsidiĝu kaj prenu tiel delikate per du fingroj la mentoneton…
Ivan Aleksejeviĉ turnas la kapon kaj eksplodas per feliĉa rido.
– Poste mi metu mian kapaĉon sur ŝian ŝultreton kaj la brakon sur ŝian talion. Ĉirkaŭe kompreneble estas kvieto… poezia duonmallumo. La tutan mondon mi brakumus dum tiuj minutoj. Pjotr Petroviĉ, permesu al mi vin brakumi!
– Faru komplezon.
La kunuloj ĉe komuna rido de la pasaĝeroj brakumas unu la alian, kaj la feliĉa novedzo daŭrigas:
– Kaj por pli bona idiotaĵo aŭ, kiel oni diras en romanoj, por pli granda iluzio, mi decidis iri al bufedejo kaj renversi du-tri glasetojn. Tiam en la kapo kaj en la brusto okazas io, kion vi ne trovos eĉ en fabeloj. Mi nur estas homo malgrava, mizera, sed ŝajnas al mi, ke mi ne havas limojn… La tutan mondon mi ĉirkaŭprenas!
La pasaĝeroj, rigardante al la ebrieta, feliĉa novedzo, infektiĝas per lia gajeco kaj jam ne sentas dormemon. Anstataŭ unu aŭskultanto apud Ivan Aleksejeviĉ baldaŭ aperas jam kvin. Li turniĝas kiel sur pingloj, ŝprucas fontane, svingas la manojn kaj babilas senhalte. Li ridegas kaj ĉiuj ridegas.
– La ĉefa afero, sinjoroj, estas pli malmulte pensi! Al diablo ĉiujn ĉi analizojn… Se vi volas drinki, drinku, kaj ne necesas filozofumi, utilas tio aŭ ne… Ĉiujn tiujn filozofiojn kaj psikologiojn al la diablo!
Laŭ la vagono trairas la kontrolisto.
– Kara homo, – turnas sin al li la novedzo, – kiam vi trapasos vagonon numero 209, trovu tie damon en griza ĉapeleto kun blanka birdo kaj diru al ŝi, ke mi estas ĉi tie!
– Bone. Sed en tiu ĉi trajno ne estas numero 209. Estas 219!
– Nu, 219! Tutegale! Tiel ja vi diru al tiu damo, ke ŝia edzo estas viva kaj sana!
Ivan Aleksejeviĉ subite ekkaptas sian kapon kaj ĝemas:
– La edzo… La damo… Ĉu delonge estas tio? La edzo… Ha-ha… Vergi vin necesas, kaj vi estas edzo! Aĥ, idiotaĉo! Sed kiu estas ŝi! Ankoraŭ hieraŭ ŝi estis knabino... insekteto… Simple ne kredeblas!
– En nia tempo estas eĉ iel strange vidi feliĉan homon, – diras unu el la pasaĝeroj. – Pli facile oni povas ekvidi blankan elefanton.
Jes, sed kiu kulpas?– diras Ivan Aleksejeviĉ etendante siajn longajn krurojn kun tre akraj piedpintoj. – Se vi ne estos feliĉaj, vi mem kulpas! Jes, sed vi kiel pensis? La homo mem estas kreanto de sia propra feliĉo. Ekdeziru, kaj vi estos feliĉa, sed vi ne volas. Vi obstine evitas feliĉon!
– Jen kiel! Kiamaniere?
– Tre facile!.. Naturo verdiktis, ke la homo amu en la difinita periodo de sia vivo. Venis tiu periodo kaj amu per ĉiuj fortoj, sed vi ja ne obeas naturon, ial ion atendas. Plie… En la leĝo estas skribita, ke normala individuo devas edziĝi… Sen edziĝo feliĉo ne ekzistas. Venis tempo favora, kaj vi edziĝu, por kio ja malrapidi… Sed vi ne edziĝas, ion ial atendas! Jen en la Biblio estas skribite, ke vino gajigas koron homan. Se al vi estas bone kaj vi volas, ke estu ankoraŭ pli bone, iru al bufedejo kaj drinku. La ĉefa afero estas ne saĝumi, sed agi ŝablone! Ŝablono estas granda afero!
– Vi diras, ke la homo estas kreanto de sia feliĉo. Kia diable li estas kreinto, se malsana dento aŭ malica bopatrino sufiĉas, por ke lia feliĉo forfalu en abismon? Ĉio dependas de hazardo. Se okazus al ni kukujeva katastrofo**** vi alie kantus…
– Bagateloj! – protestas la novedzo. – Kataklismoj okazas nur unufoje jare. Neniujn okazojn mi timas, ĉar mankas kialo ke tiaj okazaĵoj okazu. Maloftas okazoj! Nu, ilin al la diablo! Kaj diri eĉ pri ili mi ne volas! Nu, ni ŝajne alveturas al stacieto.
– Vi nun kien veturas? – demandas Pjotr Petroviĉ. – En Moskvon aŭ ien pli sude?
– Pardonon! Kiel ja mi, veturante al nordo, trafos ien pli suden?
– Sed Moskvo ja ne estas en nordo.
– Mi scias, sed ni nun veturas en Peterburgon! – diras Ivan Aleksejeviĉ.
– En Moskvon ni veturas, Dio indulgu vin!
– Kiel do en Moskvon? – miras la novedzo.
– Strange… Kien vi aĉetis bileton?
– En Peterburgon.
En tiu okazo mi gratulas vin. Vi trafis en malĝustan trajnon.
Pasas duonminuto da silento. La novedzo stariĝas kaj stultmiene rigardas la kompanion.
– Jes jes, – klarigas Pjotr Petroviĉ. En Bologoje vi ensaltis en malĝustan trajnon. Post drinkado de konjako vi trafis en kontraŭdirektan trajnon.
Ivan Aleksejeviĉ paliĝas, kaptas sian kapon kaj komencas rapide paŝi laŭ la vagono.
– Aĥ, mi estas idiotaĉo! – indignas li. – Aĥ, mi estas fiulo! Diabloj min formanĝu! Nu kion mi nun faru? Ja en tiu trajno estas la edzino! Ŝi tie estas sola, ŝi atendas kaj angoras! Ah, mi estas bufono piza 5!
La novedzo falas sur la divanon kaj ŝrumpas, kvazaŭ al li oni surtretis piedkalon.
– Malfeliĉa mi estas homo! – ĝemadas li. – Kion ja mi faru? Kion?
–Nu, nu… – konsolas lin la pasaĝeroj. Bagateloj...Vi telegrafu al via edzino, kaj mem penu sidiĝi en laŭvojan kurieran trajnon. Tiamaniere vi ŝin atingos.
– Kuriera trajno! – ploras la novedzo, “kreinto de sia feliĉo”. – Kaj kie mi prenu monon por kuriera trajno? La tuta mia mono estas ĉe la edzino!
Interflustrinte, la ridantaj pasaĝeroj faras kolektadon de mono kaj provizas la feliĉulon per mono.
* kiom da vintroj, kiom da someroj! – frazeologismo signifanta ĝojon ĉe renkontiĝo kun konato, kiun oni delonge ne vidis
** filo de kokino – insulta, sakra esprimo simila al "Filo de hundino" sed iom moligita
*** Filoksero de mia animo – ĉi tie ŝercema, karesa esprimo
**** kukujeva katastrofo – fervoja katastrofo en Rusio apud vilaĝo Kukujevka (Moskva – Kurska fervojo) okazinta nokte 29/30.06.1882, kiam pereis 42 homoj kaj estis vunditaj 35 homoj.
1886
Tradukis Vladimir Vyĉegĵanin
Publikita antaŭe en "Literatura Foiro" (305, junio 2020).