Найти в Дзене

Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof

1859 3 (15) dec: En Bjalistoko (strato Zeljonaja 6) en la familio de Mordka (Mark Fabianoviĉ) kaj Liba Roĥla (Rozalia) Zamenhof naskiĝas ilia unua filo Lejzer (Lazarj) — Лазарь Маркович Заменгоф. 1869 Aŭgusto: Eklernas en la unua klaso de la reala gimnazio en Bjalistoko, sed post du monatoj forlasas la lernadon pro malsano. 1870 Aŭgusto: Denove eklernas en la unua klaso. 1873 Aŭgusto: Eklernas en la kvara klaso, sed la lernado daŭras nur kvar monatojn. Decembro: La familio Zamenhof ekloĝas en Varsovio (strato Nowolipie 28). 1874 Aŭgusto: Eklernas en la kvara klaso de la Varsovia 2a vira gimnazio. 1878 5 (17) dec: Festado de la naskiĝo de Lingwe Uniwersala. 1879 Majo-junio: Ekzamenoj en la lasta (oka) klaso de la gimnazio. 15 (27) jun: Ricevas la abiturientan ateston kaj arĝentan medalon en la gimnazio. Aŭgusto: Aliĝas al la medicina fakultato de la Moskva Universitato. Septembro: Ekstudas en la Moskva Universitato. 1880 Pretigas gramatikon de la jida lingvo. 1881 1 (13) mar: Murdo de l

1859

3 (15) dec: En Bjalistoko (strato Zeljonaja 6) en la familio de Mordka (Mark Fabianoviĉ) kaj Liba Roĥla (Rozalia) Zamenhof naskiĝas ilia unua filo Lejzer (Lazarj) — Лазарь Маркович Заменгоф.

1869

Aŭgusto: Eklernas en la unua klaso de la reala gimnazio en Bjalistoko, sed post du monatoj forlasas la lernadon pro malsano.

1870

Aŭgusto: Denove eklernas en la unua klaso.

1873

Aŭgusto: Eklernas en la kvara klaso, sed la lernado daŭras nur kvar monatojn.

Decembro: La familio Zamenhof ekloĝas en Varsovio (strato Nowolipie 28).

1874

Aŭgusto: Eklernas en la kvara klaso de la Varsovia 2a vira gimnazio.

1878

5 (17) dec: Festado de la naskiĝo de Lingwe Uniwersala.

1879

Majo-junio: Ekzamenoj en la lasta (oka) klaso de la gimnazio.

15 (27) jun: Ricevas la abiturientan ateston kaj arĝentan medalon en la gimnazio.

Aŭgusto: Aliĝas al la medicina fakultato de la Moskva Universitato.

Septembro: Ekstudas en la Moskva Universitato.

1880

Pretigas gramatikon de la jida lingvo.

1881

1 (13) mar: Murdo de la imperiestro Aleksandro II. La situacio en Ruslando malstabiliĝas.

Majo: Plenumas ekzamenojn en la Moskva Universitato kaj decidas eksiĝi el ĝi kaj eklerni en Varsovio.

Somero: Pretigas du kajerojn de Lingvo Universala.

Septembro: Ekstudas en la tria studjaro de la medicina fakultato de la Varsovia Universitato.

1882

Januaro-februaro: Artikolo Kion do finfine fari? en la ruslingva juda semajnĵurnalo Razsvet.

Februaro: Fondas la pracionistan societon Ŝeerit-Israel.

26 mar (7 apr): Artikolo Sub la komuna standardo! en Razsvet.

Aŭgusto: La tria kajero de Lingvo Universala.

1883

18 aŭg: Kunfondas la Varsovian grupon de Ĥibat-Cion kaj elektiĝas kiel la prezidanto de ĝia plenumkomitato.

18 (30) nov: Letero al la anoj de la junulara socialisma juda grupo Bilu.

1884

Jarfino: Fino de la universitataj studoj.

1885

Februaro-majo: Kuracisto en Veisiejai.

Majo-novembro: Kuracisto en Varsovio (Muranowska 34). Staĝado en la oftalmologia fako de la Varsovia juda malsanulejo.

Decembro-majo 1886: Okulkuracisto en Płock.

1886

Majo-junio: Studado kaj staĝado en Vieno.

Julio: Okulkuracisto en Varsovio (Muranowska 40).

Aŭtuno: Konatiĝo kun Kejla (Klara) Zilbernik.

1887

-2

La Unua Libro de Zamenhof

18 (30) mar: Gefianĉiĝo de Lazarj Zamenhof kaj Klara Zilbernik.

21 maj (2 jun): Permeso por la presado de la Unua Libro en la rusa lingvo.

14 (26) jul: Permeso por la enmondigo de la Unua Libro. Ĉi tiu tago estas konsiderata kiel la naskiĝdato de la lingvo.

9 aŭg: Geedziĝo. La geedzoj ekloĝas en la strato Przejazd 9.

Aŭtuno: La franca, germana kaj pola eldonoj de la Unua Libro.

1888

Januaro: Dua Libro de l’ lingvo internacia.

30 maj (11 jun): Naskiĝo de Adam Zamenhof.

12 (24) sep: Petas la Ĉefan Administracion pri Presaferoj permesi eldonon de ĉiusemajna gazeto La internaciulo.

3 (15) okt: La peto pri La internaciulo estas rifuzita.

1889

Januaro-februaro: Plena vortaro rusa-internacia kaj Meza vortaro internacia-germana.

1 sep: La unua numero de La Esperantisto.

Novembro: Establiĝo kiel okulkuracisto en Ĥerson.

1 (13) dec: Naskiĝo de Sofia Zamenhof.

1890

25 mar: Fondo de la Ligo internacia de Esperantistoj.

Majo: Reveno al Varsovio (Nowolipki 21).

Aŭtuno: En la lernolibro Vsemirnyj jazyk Esperanto estas presita La Espero en Esperanto kaj en la rusa lingvo; ĝi fariĝos himno esperantista.

Decembro: La Ligo ĉesas sen ekfunkcii.

1891

Decembro: Decidas interrompi la eldonadon de La Esperantisto, sed Wilhelm Heinrich Trompeter surprenas la eldonkostojn kaj asignas al Zamenhof redaktoran salajron.

1892

19 (31) aŭg: Morto de Liba Roĥla Zamenhof.

1893

Januaro: Fondo de Internacia Ligo Esperantista, kun Zamenhof kiel la sekretario.

Aŭgusto: Universala Vortaro.

Oktobro: Transloĝiĝo al Grodno.

1894

-3

Ekzercaro

Januaro: Komencas publikigi en Esperantisto projekton pri reformoj en Esperanto.

Aŭgusto-septembro: Ekcercaro kaj Hamleto.

15 nov: Voĉdona malakcepto de la reformprojekto.

1895

15 aŭg: La lasta numero de Esperantisto (1895, №5-6). Zamenhof por kelkaj jaroj ĉesigas preskaŭ ĉiujn Esperanto-okupojn.

1896

Esploras kun Vilhelm Ŝenberg la vidkapablon de ĉiuj lernejanoj en Grodno.

1897

Oktobro: Reveno al Varsovio (Dzika 9).

1898

Januaro: En Francio estas fonditaj Société pour la Propagation de l’Espéranto kaj la revuo L’Espérantiste.

1900

3 aŭg: Louis de Beaufront prezentas Esencon kaj estontecon en Parizo.

1901

-4

Hilelismo

Aprilo: Hilelismo. Projekto de solvo de la hebrea demando.

6 aŭg: Kontrakto kun Hachette.

1902

Zamenhof iom post iom revenas al Esperanto-aktivado.

1903

Novembro: Fundamenta Krestomatio.

1904

16 (29) jan: Naskiĝo de Lidia Zamenhof.

1905

9 (22) jan: Komenco de la Unua Ruslanda Revolucio.

Julio: Fundamento de Esperanto.

29 jul: Nomumita kiel kavaliro de la Honora Legio.

5–12 aŭg: La 1a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Bulonjo-ĉe-Maro.

-5

Bulonjo-ĉe-Maro

1906

Januaro: Dogmoj de hilelismo en Ruslanda Esperantisto.

Marto: Homaranismo.

27 aŭg – 5 sep: La 2a UK en Ĝenevo.

Septembro: La unua numero de La Revuo.

15–23 okt: Partoprenas konsultiĝon de lingvoreformistoj en Bruselo kaj Parizo.

1907

12–17 aŭg: La 3a UK en Kembriĝo.

15–24 okt: La Delegacia Komitato kunvenas en Parizo kaj akceptas Esperanton kun modifoj.

30 nov: Morto de Mark Fabianoviĉ Zamenhof.

La Revizoro (Gogol).

1908

18 jan: Rompo de la kontaktoj kun la Delegacio.

16–22 aŭg: La 4a UK en Dresdeno.

Ifigenio en Taŭrido (Goeto), La rabistoj (Ŝillero), Georgo Dandin (Moliero).

1909

5–11 sep: La 5a UK en Barcelono.

1910

20–25 apr: La 1a Ruslanda Esperantista Kongreso en Sankt-Peterburgo.

14–20 aŭg: La 6a UK en Vaŝingtono.

Marta (Orzeszko), Lingvaj Respondoj, Proverbaro Esperanta.

-6

Zamenhof

1911

26–29 jul: Kongreso de rasoj en Londono.

20–27 aŭg: La 7a UK en Antverpeno.

1912

11–18 aŭg: La 8a UK en Krakovo.

1913

Majo: Homaranismo (unuafoje kun la vera nomo).

24–31 aŭg: La 9a UK en Berno.

1914

30 jun: Rifuzas aliĝi al la Hebrea Esperanto-Asocio.

1 aŭg: Germanio deklaras militon al Ruslando. La geedzoj Zamenhof estas haltigitaj en Kolonjo survoje al la (neokazinta) 10a UK.

15 aŭg: Reveno al Varsovio post longa ĉirkaŭvojo.

18 okt: Projekto de Kongreso de neŭtrale-homa religio.

Decembro: Alvoko al la diplomatoj Post la Granda Milito.

1915

3 mar: Fintraduko de la Malnova Testamento.

Marto: Komencas traduki fabelojn de Andersen.

Julio: Transloĝiĝo al Królewska 41.

Proponas porĉiaman revizion de Esperanto.

1917

15 feb: La lasta versio de la homaranismo.

Marto: Ekverkas la eseon Pri Dio kaj pri senmorteco.

14 apr: Morto.

16 apr: Entombigo.

Aleksander Korĵenkov

Oni rajtas represi la supran liston nur senŝanĝe, kun nepra mencio de la aŭtoro (Aleksander Korĵenkov) kaj de la fontoj papera aŭ reta:

Papere: Korĵenkov A. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. — 2a eld. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011, p. 332-335.

Rete: Korĵenkov A. Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof: https://sezonoj.ru/2021/12/zamenhof-14/